Indeks:Esperanto - Przysłowia
A
edytujB
edytujD
edytujE
edytujK
edytujN
edytuj- naivuloj jam ne ekzistas
- najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas
- naskiĝas fianĉino por sia fianĉo
- naskiĝu, edziĝu kaj mortu - ĉiam monon alportu
- nazo supren, vento antaŭen
- ne atendis, ne esperis - malfeliĉo aperis
- ne atendita, ne esperita ofte venas subite
- ne atingos krio ĝis la trono de Dio
- ne aŭskultinte, ne kondamnu
- ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero
- ne batas bastono sen persono
- ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan
- ne bela estas amata, sed amata estas bela
- ne bela estas kara, sed kara estas bela
- ne beligas loko homon, sed homo la lokon
- ne bezonas la kapo konsilon de kruroj
- ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero
- ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto
- ne ĉiam estas sankta Johano
- ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
- ne ĉio batas, kio tondras
- ne ĉio brilanta estas diamanto
- ne ĉio griza estas lupo
- ne ĉio utilas, kio brilas
- ne ĉion oni devas severe ekzameni
- ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto
- ne ĉiu bojato estas ŝtelisto
- ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas
- ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo
- ne ĉiu havas egalan feliĉon
- ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta
- ne ĉiu papereto estas banka bileto
- ne ĉiu raporto estas vera vorto
- ne ĉiuj havas egalan feliĉon
- ne defendas oro kontraŭ doloro
- ne demandu scienculon, demandu spertulon
- ne diru "hop" antaŭ la salto
- ne doloras frapo sur fremda kapo
- ne donu kaj ne boju
- ne ekpepi
- ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco
- ne ekzistas forto kontraŭ la morto
- ne ekzistas fumo sen brulo
- ne ekzistas fumo sen fajro
- ne ekzistas honoro sen laboro
- ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj
- ne ekzistas kareso sen intereso
- ne ekzistas mono, ne ekzistas dono
- ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo
- ne ekzistas ofico sen benefico
- ne ekzistas regulo sen escepto
- ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino
- ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo
- ne el ĉiu ligno oni faras violonon
- ne el unu forno li manĝis jam panon
- ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran
- ne elvoku lupon el la arbaro
- ne en ĉiu afero estu severa
- ne en unu tago elkreskis Kartago
- ne esperite, ne sonĝite
- ne estas piediranto kolego al rajdanto
- ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas
- ne falas frukto malproksime de l' arbo
- ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante
- ne faru kalkulon sen la mastro
- ne fidu amikon, kiu havas jam flikon
- ne fidu fidelulon, fidu propran okulon
- ne fidu heredon, fidu posedon
- ne gutas mielo el la ĉielo
- ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas
- ne helpas glorkrono al malplena kaldrono
- ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro
- ne helpas ploro al doloro
- ne helpas spegulo al malbelulo
- ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro
- ne insultu mizeran, ne moku malliberan
- ne iras hakilo al kolo humila
- ne iru al fremda anaro kun via regularo
- ne iru fadeno antaŭ kudrilo
- ne iru okuloj super la frunton
- ne juĝo kondamnas, sed juĝanto
- ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero
- ne kaptita - ne punita
- ne karesu per mano, sed karesu per pano
- ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango
- ne konante la profundecon, ne iru en la riveron
- ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
- ne kotas besto en sia nesto
- ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos
- ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas
- ne kredu al orelo, kredu al okulo
- ne kredu al parolo sen propra kontrolo
- ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito
- ne laciĝos mano, ne fariĝos pano
- ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj
- ne laŭdu la tagon antaŭ vespero
- ne longe sinjora daŭras favoro
- ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto
- ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj
- ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo
- ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via
- ne moku riveron, ne atinginte la teron
- ne movi la buŝon
- ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon
- ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa
- ne pekas drinkulo, pekas ebriulo
- ne pelu tiun, kiu mem forkuras
- ne pentru diablon sur la muro
- ne por lupo estas supo
- ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo
- ne prediku knabino al via patrino
- ne prenis pastro la donon - rekaŝu sako la monon
- ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ
- ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj
- ne puŝu vian regularon en fremdan anaron
- ne rapidu insulti, volu aŭskulti
- ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido
- ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj
- ne rapidu, trankvile decidu
- ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio
- ne sama la vento blovas konstante
- ne sanktuloj potojn faras
- ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron
- ne servas larmo anstataŭ armo
- ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco
- ne sufiĉas ploro al kreditoro
- ne ŝovu la nazon en fremdan vazon
- ne ŝovu nazon en fremdan vazon
- ne ŝpari monon nek penon
- ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj
- ne taŭgas du ursoj por unu nesto
- ne taŭgas la vero por komerca afero
- ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan
- ne timu tranĉilon, timu babilon
- ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon
- ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis
- ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis
- ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras
- ne valoras bofilo, kiam mortis filino
- ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro
- ne valoras la faro la koston de l' preparo
- ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas
- ne venas honoro sen laboro
- ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas
- ne venas rato mem al kato
- ne venos rato mem al kato
- ne venos rato mem al la kato
- ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas
- ne voku diablon, ĉar li povas aperi
- ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte
- ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno
- ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio
- nebuligi al iu la okulojn
- nebuligi la okulojn
- neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola
- neceso ne estas kareso
- neevitebla malbono
- negocaj aferoj estas severaj
- neĝo kaŝas nur ĝis printempo
- nek al teksto, nek al preteksto
- nek al temo, nek al celo
- nek eniro, nek eliro
- nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne
- nek helpeble, nek konsileble
- nek io, nek alio
- nek pikite, nek hakite
- nek pio por Dio, nek kapablo por diablo
- nek por baki, nek por haki
- nek transnaĝeble, nek transireble
- neleĝe akirita ne estas profita
- nenia ago fariĝas sen pago
- nenia konstruo povas esti sen bruo
- nenia peketo restas longe sekreto
- nenia peno nek provo donos lakton de bovo
- neniam atendita ofte venas subite
- nenie semata, ĉie trovata
- nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas
- neniom da oro, sed bona gloro
- neniu estas profeto en sia urbeto
- neniu sanktulo estas sen makulo
- neniu scias, kio morgaŭ lin trafos
- neniu vidas, kio lin insidas
- nesciado de leĝo neniun pravigas
- nevo de papo facile fariĝas kardinalo
- ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate
- ni facile forgesas, kio nin ne interesas
- ni forgesas averton, ni memoras la sperton
- ni laboru kaj esperu
- ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
- ni vidas, kiu ridas, - kiu ploras, ni ne vidas
- nigran kornikon sapo ne blankigos
- nigro sur blanko pruvas sen manko
- nin ĉiam ravas, kion ni ne havas
- nin instruas eraro, kiun faras najbaro
- nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas
- nokte eĉ monstro estas belulo
- nomo egala, sed esenco mala
- notu en la kamentubo
- nova balailo bone balaas
- nova stato, - nova vivo
- novaj sinjoroj, - novaj moroj
- nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo
- nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
- nun finiĝas mia klereco
- nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo
- nur suferinto ŝatas feliĉon
- nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras
- nutri per promesoj
- nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron
P
edytuj- paca silento, ke ne blovas eĉ vento
- paco al lia cindro
- pafi - maltrafi
- pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj
- pagas ne riĉulo, pagas kulpulo
- pagi por fremda festeno
- pagi sen partopreno por fremda festeno
- pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto
- pagos lupo por la ŝafo
- palpi al iu la pulson
- pano buŝon ne serĉas
- pano estas alportita, korbo estu forĵetita
- pardonemeco superas justecon
- parenc' al parenco ne malhelpas intence
- parenco per Adamo
- parolanto semas, aŭdanto rikoltas
- paroli dolĉe en la orelon
- paroli per vortoj kovritaj
- paroli sensencaĵon
- parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo
- parolo estas arĝento, oron similas silento
- paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj
- pasero sperta estas lerta
- pasero sperta ne bezonas averton
- pasinta doloro for el memoro
- pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas
- pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj
- pastron nutras preĝejo
- patroj avaras, infanoj malŝparas
- pecon detranĉitan al la pano ne regluu
- pekas junuloj kaj pekas maljunuloj
- peke akirita ne estas profita
- pekinto pentas, kolero silentas
- pekinto pentas, - kolero silentas
- peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro
- peko malnova perdas pekecon
- pekon serĉi oni ne bezonas
- peli tagojn sen afero de mateno al vespero
- pelis pavon, falis kavon
- pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro
- pendonto ne dronos
- pensoj iras trans limo sen pago kaj timo
- per bezono venas mono
- per eraro ne praviĝas la faro
- per insulto kaj kolero ne klariĝas afero
- per kio la veto
- per la kapo malsupren
- per lango flatas, per mano batas
- per lerta admono alfluas la mono
- per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso
- per mono eĉ silento fariĝas elokvento
- per mono, ne per mano punu vilaĝanon
- per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu
- per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro
- per pacienco venas scienco
- per paroloj li bruas, tutan urbon detruas
- per promesoj estas pavimita la infero
- per tro multa varto malboniĝas la farto
- per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras
- per vorto ĝentila ĉio estas facila
- perdi la kandelon el la kapo
- perdi la kuraĝon
- perdi la saĝon
- perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono
- perdinta la kapon pri haroj ne ploras
- pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido
- perforta amo estas plej forta malamo
- peto de barono estas ordono
- peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando
- petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
- petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu
- petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas
- petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu
- petro rifuzas, Paŭlo ekuzas
- petron kruro doloras, Karolo ne lamas
- piaj deziroj
- piedo ne atentis, kapo eksentis
- piki al iu la vundan lokon
- plej bona gvidilo estas la lango
- plej bona kuracisto estas la tempo
- plej bona sprito estas silento
- plej bone ridas, kiu laste ridas
- plej certa laboro - laboro per oro
- plej danĝera malsano estas manko de saĝo
- plej facile promeso rimiĝas kun forgeso
- plej granda potenco kuŝas en la komenco
- plej juna katido musojn jam pelas
- plej kruela estas redono por farita bono
- plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo
- plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa
- plena estas la infero de promesitaj aferoj
- plena glaso da vino, sed kun guto da veneno
- plena kaso ŝteliston altiras
- plena sako ĉiun mastron al vi klinos
- plena stomako laŭdas la faston
- plenblovi la lipojn
- plendoj stomakon ne plenigas
- plenumiĝis la tasko per granda fiasko
- plenumita via ofico, nun pasis via vico
- pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo
- pli bona amiko intima, ol parenco malproksima
- pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro
- pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa
- pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto
- pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno
- pli bona estas io, ol nenio
- pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu"
- pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa
- pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko
- pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro
- pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla
- pli bona homo sen mono, ol mono sen homo
- pli bona io ol nenio
- pli bona io, ol nenio
- pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero
- pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero
- pli bona pura konscienco, ol malpura potenco
- pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro
- pli bona - estas malamiko de bona
- pli bone estas enviigi, ol kompatigi
- pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci
- pli bone estas reiri, ol perdi la vojon
- pli bone estas sensale, ol tro sale
- pli bone estas ŝviti ol tremi
- pli bone estas ŝviti, ol tremi
- pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi
- pli bone malfrue, ol neniam
- pli bone malmulte gajni, ol multe perdi
- pli bone ne fari, ol erari
- pli bone ne sali, ol sali tro multe
- pli da bruo, ol da faro
- pli da havo, pli da klopodoj
- pli da infanoj, pli da beno
- pli da infanoj, pli da manoj
- pli da mono, pli da zorgo
- pli da okuloj, pli da certeco
- pli efike ol bato pelas malsato
- pli facile estas eviti ol spiti
- pli facile estas malbonon eviti, ol korekti
- pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi
- pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi
- pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri
- pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon
- pli facile estas regi ol agi
- pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri
- pli feliĉa estas donanto ol prenanto
- pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata
- pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo
- pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo
- pli kara estas kap' al ĉapo
- pli kara estas kapo ol ĉapo
- pli kara kapo ol ĉapo
- pli kostas la sako, ol la tuta pako
- pli tiras virina haro, ol ĉevala paro
- pli valoras faro nenia, ol faro malbona
- pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento
- pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo
- pli valoras kontenta spirito, ol granda profito
- pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto
- pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona
- pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo
- pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo
- pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco
- pli valoras tuj ovo, ol poste bovo
- pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita
- pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino
- plibono estas malamiko de bono
- ploranton ni evitas, ridanton ni imitas
- plumo ne sentas, papero silentas
- pluvo en Aprilo - por la tero utilo
- popola kutimo havas valoron de leĝo
- popolo diras, Dio diras
- por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima
- por amiko komplezo neniam estas tro peza
- por ĉiu ago venas la tempo de pago
- por ĉiu ago venos tempo de pago
- por ĉiu faro estas horo
- por ĉiu plezuro devas esti mezuro
- por ebriulo ne ekzistas danĝero
- por fremda koro ne ekzistas esploro
- por gasto ne petita mankas kulero
- por glate mensogi, oni spriton bezonas
- por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas
- por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia
- por kapti ezokon, bongustigu la hokon
- por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo
- por li eĉ la muso ne estas sen felo
- por longa malsano kurac' estas vana
- por malfrua gasto restas nur osto
- por malsaĝulo bastono - por saĝulo leciono
- por malsanulo forto, por kokido la morto
- por mia mono mi ankaŭ estas barono
- por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas
- por nenio oni faras nenion
- por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas
- por parolo delira ne ekzistas rediro
- por patrino ne ekzistas infano malbela
- por Paŭlo sperto, - por Petro averto
- por Paŭlo sperto - por Petro averto
- por peko senkonscia puno nenia
- por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu
- por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera
- por regna speso ne ekzistas forgeso
- por riĉulo fasto - por malriĉulo festo
- por saĝulo sufiĉas aludo
- por sia oro ĉiu estas sinjoro
- por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno
- por ŝafo tondita Dio venton moderigas
- por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston
- por unu - festeno, por alia - ĉagreno
- por vendisto mensogo estas necesa apogo
- por via bono vin regalas bastono
- por virta orelo ne danĝeras vorto malbela
- post alkutimiĝo doloras disiĝo
- post brua vento subita silento
- post dolĉa vino restas acida vinagro
- post domaĝo venas saĝo
- post dorma trankvilo venas bona konsilo
- post kolero venas favoro
- post konfeso venas forgeso
- post la batalo preĝo ne helpas
- post la falo oni fariĝas singarda
- post la fasto venas festo
- post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj
- post mia malapero renversiĝu la tero
- post morto kuracilo jam estas sen utilo
- post nokta ripozo helpas la muzo
- post sufero venas prospero
- post vetero malbela lumas suno plej hela
- postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas
- poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono
- prave li ricevas
- prave punite laŭmerite
- prediki al surduloj
- preĝejo proksima, sed Dio malproksima
- preĝon faru, sed farunon preparu
- preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo
- preĝu kore kaj laboru fervore
- preni iun sur la dentojn
- prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas
- pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru
- pri gustoj oni disputi ne devas
- pri havo najbara oni estas malavara
- pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas
- pri kio estas la afero
- pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte
- pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo
- pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta
- pri lando malproksima estas bone mensogi
- pri nenio oni povas ĵuri
- pri propra afero neniu juĝas libere
- pri tio jam ĉiuj paseroj babilas
- printempo semas, aŭtuno rikoltas
- pripensu malrapide kaj agu decide
- pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon
- pro eraro ne praviĝas la faro
- pro homo fiera ĝojas infero
- pro kapo malsaĝa suferas la kruroj
- pro karta preno perdiĝis bieno
- pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj
- pro multo da arboj li arbaron ne vidas
- pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela
- pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas
- pro vorta piko ofte perdiĝas amiko
- profiton celu, sed aliajn ne pelu
- prokrastita ne estas perdita
- proksima kubuto, sed ne por la buŝo
- promesi orajn montojn
- promesita trezoro estas sen valoro
- promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa
- promeso ne satigas
- pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri
- propeka kapro
- propra opinio ne estas leĝo por alia
- propra sufero - plej granda sur tero
- propra supo brogas, fremda allogas
- propra volo ordonon superas
- propran ĝibon neniu vidas
- propran vangon neniu batas
- proverbo estas sperto, proverbo estas averto
- prunto amikon forpelas
- puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas
- pura ĉielo fulmon ne timas
- pura konscienco estas plej granda potenco
- putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo
T
edytujV
edytuj
Zobacz też: Indeks przysłów we wszystkich językach